La
22-an de aprilo la Trafika Ministerio de Chinio urghe avizis postulante,
ke chiuj trafikaj departementoj de Chinio garantiu facilan transporton
de medicinajhoj kontrau netipa pulmito.
Lau
la postulo la provincaj trafikaj departementoj de Chinio devas koni
disvastighajn lokojn kaj kondichojn de suferantoj de netipa pulmito
kaj transporti al ili sufichajn medicinajhojn kontrau netipa pulmito.
La rilataj shoforoj kaj lokomotivistoj devas havi altan teknikon.
Dume
la departementoj de shosea, akva, fervoja kaj aera trafiko devas
efike kunlabori por garantii sekuran, facilan kaj rapidan transporton
de medicinajhoj kontrau netipa pulmito en 24 horoj.
|