La
23-an de aprilo la Shtata Konsilantaro de Chinio okazigis urghan
kunvenon, kiu decidis starigi chefkomandejon kontrau netipa pulmito
(SARS) kaj fonduson kun 2 miliardoj da juanoj (1 usona dolaro egalas
8.2 juanojn).
La
tasko de la chefkomandejo estas plifortigi preventon de netipa pulmito
kaj akordigi rilatajn laborojn. Wu Yi, vicchefministro de la Shtata
Konsilantaro, funkcios kiel chefkomandanto. La fonduso estos uzata
por savo de kamparanoj kaj malrichaj urbanoj, kiuj suferas de netipa
pulmito, urgha plibonigo kaj plimultigo de kuracaj instalajhoj en
guberniaj kuracejoj de meza kaj okcidenta Chinio kaj scienc-teknika
esploro pri netipa pulmito.
|