Antau
kelkaj tagoj nova medikamento por preventi netipan pulmiton (SARS)
rekombinita artefarita interferono aspergajho α-2b
estis aprobita de la Shtata Administracio de Kontrolado de Manghajhoj
kaj Medikamentoj por provado en kuracado. Ghi estos uzata antau
chio por kuraci medicinistojn, kiuj batalas sur fronto kontrau netipa
pulmito, kaj aliajn.
Tio
estas la unua medikamento provata en kuraco de krizaj malsanuloj
post kiam la administracio malfermis verdan kanalon kontrau netipa
pulmito.
La
provado montras, ke ghi havas iagradan efikon kontrau infekto de
la spira kanalo kaj larghspektran efikon kontrau virusoj en la tuta
korpo. En la kuracado ghi estas fundamente sekura. Tamen tio ne
signifas, ke ghi povas rompi chiujn kanalojn de infektado. Ghi ne
estas vaste uzebla portempe kaj povas esti provata nur en kuracado
por certigi la efikon.
|