Chinio povos venki netipan pulmiton

    Lastatempe china prezidanto Hu Jintao interparolis telefone kun usona prezidanto Bush pri netipa pulmito (SARS).

    Bush alte taksis la laboron de la china registaro en prevento kaj kuraco de netipa pulmito kaj promesis laueble helpi Chinion.

    Hu Jintao diris, ke la china registaro alprenas chiajn rimedojn por prevento kaj kuraco de netipa pulmito. Li emfazis, ke la china registaro chiam metas la sanon kaj vivsekurecon de la popolo sur la unuan lokon. Netipa pulmito estas komuna malamiko de la homaro. Chinio deziras plu kunlabori kun la internacia socio kaj havas la fidon venki netipan pulmiton.