Hospitalo por kuraci netipan pulmiton
starigita en Pekino

    Lastatempe starighis en antauurbo de Pekino Xiaotangshan-hospitalo, la plej granda en la mondo por kuraci netipan pulmiton (SARS).

    La hospitalo okupas 25 mil kvadratajn metrojn kaj havas 22 kuracajn zonojn. Ghi povas akcepti pli ol 1000 suferantojn en 500 chambroj. En ghi oni starigis sekurejon, duonizolejon kaj izolejon. Kuracistoj kaj suferantoj de netipa pulmito havas sian apartan trairejon. 1200 kuracistoj kaj flegistinoj venis de armeaj hospitaloj de diversaj lokoj de Chinio. Ghis la 5-a de majo la hospitalo jam akceptis 324 suferantojn de netipa pulmito.

    Xiaotangshan-hospitalo ekkonstruighis en la 23-a de aprilo, kaj en unu semajno pli ol 7000 laboristoj plenumis ghian konstruadon.