Posttagmeze
de la 7-a de majo la Sanprotekta Ministerio de Chinio anoncis la
lastatempan informon pri netipa pulmito (SARS) de la cheftero de
Chinio. Ghis 10:00 de la 7-a de majo trovighis en 25 provincoj de
Chinio suferantoj de netipa pulmito escepte de Hainan, Guizhou,
Yunnan, Tibeto, Qinghai kaj Xinjiang.
Lau
statistiko de 10:00 de la 6-a de majo ghis 10:00 de la 7-a de majo
trovighas en la cheftero de Chinio 159 suferantoj de netipa pulmito,
27 elhospitalighis kaj 5 mortis. Nun totale trovighas en la cheftero
de Chinio 4560 suferantoj de netipa pulmito inkl. de 901 laborantoj
en hospitaloj, 1487 elhospitalighis kaj 219 mortis. Dume 2666 estis
suspektataj je infektigho de netipa pulmito.
|