Lastatempe
Chinio publikigis urghan leghon por abrupta publiksana evento, kiu
celas garantii rapidan kaj efikan helpon al abrupta evento.
La
leghoj tushas 5 flankojn: La higiena departemento de la Shtata Konsilantaro
havas la rajton anoncii la infektan malsanon lau rilataj leghoj
kaj la grado de damagho de la malsano; urgha faka teknika institucio
por abrupta publiksana evento asignita de provinca registaro au
pli alta ol provinca departemento respondecas enketon, konfirmon,
traktadon, superregon kaj taksadon de la evento; post apero de abruptaj
publiksanaj eventoj rilataj departementoj de la Shtata Konsilantaro
kaj registaroj de gubernioj au tiu de pli alta nivelo devas garantii
produkton kaj provizon de kuracaj ekipajhoj, medikamentoj kaj instrumentoj;
administraj departementoj de fervojo, trafiko kaj civila aviado
devas garantii ghustatempan transporton, chefkomandejo por abruta
publiksana evento havas la rajton rekvizicii personojn, rezervitajn
materialojn kaj trafikilojn kaj praktiki superregon de manghajhoj
kaj akvofonto; rilataj departementoj de gubernia registaro kaj tiu
de pli alta nivelo devas fermi la lokon de evento, diskonigi preventon
metodon kaj alpreni rimedojn de urgha vakcinado, disdono de medikamentoj
kaj izolado.
|