La
12-a de majo estas Internacia Flegistina Tago. Lau peticio de la
Rugha Kruco de Chinio al la Internacia Rugha Kruco chinaj flegistinoj
Ye Xin, kiu mortis batalante kun netipa pulmito (SARS) en Guangdong-a
Chinmedicina Hospitalo, kaj aliaj 9 flegistinoj gajnis Nightingale-medalon.
Nightingale-medalo
estas la plej alta internacia premio por flegistinoj. La elektado
okazas en chiuj 2 jaroj kaj chifoje 50 flegistinoj en la mondo estas
premiataj. Ghis nun 38 chinaj flegistinoj gajnis la medalon.
|