Statistiko de la Agrikultura Ministerio
de Chinio raportis, ke de la 26-a de aprilo ghis la 12-a de majo
oni trovis 155 SARS-suferantojn en la china kamparo. SARS ne grandskale
disvastighis en la kamparo.
Nun
en Chinio 100 milionoj da kamparanoj laboras en aliaj lokoj kaj
ch. 8 milionoj revenis hejmen en la lasta monato. Por preventi disvastighon
de SARS en la kamparo la china registaro alprenis multajn rimedojn
por chesigi grandskalan hejmrevenon de elmigrintaj kamparaj, starigi
informan sistemon de SARS en gubernioj kaj vilaghoj, altigi kapablon
de akcepto de infektitoj kaj plifortigi diskonigadon en la kamparo.
La china registaro dekretis, ke kuraco de SARS-infektitoj en la
kamparo estu senpaga.
|