La Fervoja Ministerio de Chinio praktikos
regulon de sanitara karto por fervojaj pasagheroj ekde la 18-a de
majo en 2003.
Ekde
la 18-a de majo fervojaj pasagheroj devos plenigi sanitaran karton.
Kiam la pasagheroj trapasos bileto-ekzamenan pasejon, ili devos
montri la bileton kaj sanitaran karton, kaj vagonistoj kolektos
la kartojn. Se staciaj fervojistoj trovos post ekzameno februlon,
ili portos tiun al febro-kliniko. Se oni trovos februlon dum veturado,
la malsanulo estos konfidita kune kun la karto al la sekvanta stacio
por tuja kuraco.
|