La
19-an de majo s-ino Wu Yi, vicchefministro de la Shtata Konsilantaro
kaj ministro de Sanprotekta Ministerio de Chinio, kiu partoprenis
en la 56-a Monda Sanprotekta Asembleo en Ghenevo, intervidighis
kun s-ino Bruntlando, ghenerala direktoro de la Monda Sanprotekta
Organizo (MSO).
Wu
Yi alte taksis la aktivajn laborojn de MSO en akcelo de sanprotekta
kunlaboro de diversaj landoj kaj regionoj kaj konigis la preventadon
kaj kuracadon de SARS en Chinio. Shi emfazis, ke la china registaro
chiam prizorgas la sanon kaj sekurecon de la popolo. Chinio alprenis
serion da rimedoj kaj iagrade superregis disvastighon de SARS. Nun
oni daure penas en preventado kaj kuracado de SARS por komplete
venki ghin. Wu Yi konigis ankau la intershanghon kaj kunlaboron
pri sanprotektado inter la cheftero kaj Taiwan de Chinio.
S-ino
Bruntland diris, ke MSO alte taksas laborojn de la china registaro
en la kuracado kaj preventado de SARS kaj kontentas pri ambauflanka
kunlaboro. Shi emfazis, ke en la asembleo de MSO en la pasintaj
jaroj bone solvighis la problemo pri Taiwan, kaj en diskutado pri
SARS kaj gravaj problemoj en la kampo de monda sanprotekto oni ne
shatas ghenadon de la problemo al SARS-problemo.
|