|  
                  La 
              20-an de majo Wu Yi, vicchefministrino de la Shtata Konsilantaro 
              de Chinio kaj ministro de Sanprotekta Ministerio de Chinio, faris 
              paroladon en ghenerala disputado de la 56-a Monda Sanprotekta Asembleo. 
              Shi diris, ke la china registaro volontas kunlabori kun la internacia 
              socio, plenumi siajn respondecon kaj devon kaj ludi konstruan rolon 
              en batalo kontrau la monda katastrofo de malsano. 
                Wu 
              Yi unue konigis la laborojn de Chinio post apero de SARS en Chinio 
              kaj prezentis 3 proponojn: elstarigi la rolon de la Monda Sanprotekta 
              Organizo en la tutmonda higiena afero kaj plifortigi internacian 
              kunlaboron; starigi kaj perfektigi mondan urghan sistemon kaj altigi 
              kapablon venki seriozan katastrofon de malsano; samtakte antauenpushi 
              progreson de ekonomio kaj socio. Reprezentante la chinan registaron 
              kaj la popolon Wu Yi sincere dankis tiujn landojn kaj internaciajn 
              organizojn, kiuj simpatias, subtenas kaj helpas Chinion morale, 
              mone, materie kaj teknike. 
              
             |