Lastatempe
sciencistoj de Hongkong kaj cheftero de Chinio anoncis en Hongkong,
ke ili sukcese trovis mortigan molekulon kontrau krona viruso de
SARS kaj esploros por elfari vakcion provota sur besto.
La
kunlaboro estos prezidataj de direktoro kaj profesoro Yuan Guoyong
kaj doktoro Guan Yi de Mikrobiologia Fakultato de la Medicina Instituto
de la Universitato de Hongkong, direktoro Zhong Nanshan de la Guangzhou-a
Medicina Instituto kaj profesorino Wen Yumei de la Medicina Instituto
de Fudan-Universitato en Shanhajo. Profesoro Yuan Guoyong diris,
ke la trovo de mortiga molekulo estas grava pasho por esplori rilatan
vakcinon. Provo de la vakcino sur besto estos plenumita en 6 monatoj,
dum tiu sur homo ne estis antauvidita.
|