|  
                 La 
              20-an de majo oni informighis de la Instituto de Chinmedicina Medikamento 
              de Sichuan-provinco, ke kontrauvirusa injektajho entenanta "XYW", 
              elementoj el chinmedicinaj drogoj, estis provita de la Epidemia 
              Instituto de la China Akademio de Milita Medicino, ke la injektajho 
              evidente inhibicias SARS-viruson.  
                Respondeculo 
              de la instituto konigis: "La nova medikamento havas larghspektran 
              kontrauvirusan rolon, kaj eksperimento pruvis, ke ghi kompare forte 
              inhibicias 7-8 specojn da virusoj. Oni esploris ghin kiel novan 
              medikamenton por kuraci infektighon de supra spira kanalo. Ekspertizo 
              atestis, ke ghi ludas kontentigan rolon por inhibicii ankau SARS-viruson. 
              Tial estas espereble fari ghin nova medikamento por kuraci SARS." 
                 
              La esplorado de la medikamento dauris jam 4 jarojn, kaj 80% de la 
              esplorado por kliniko estis plenumita. Oni faris 3 provojn pri ghia 
              efiko en inhibicio de SARS-viruso, kaj la tria provo estis farita 
              en la 15-a de majo. Raportajho pri la eksperimento estis pretigita. 
              Nun la tuta instituto aldonas necesajn eksperimentojn kaj ordigas 
              la datumojn de la eksperimentoj por kiel eble plej frue prezenti 
              koncernajn materialojn al la Shtata Kontrola kaj Administra Buroo 
              de Manghajhoj kaj Medikamentoj, por kiel eble plej frue apliki la 
              medikamenton en kuraco de SARS. 
              
             |