La
28-an de majo en la 56-a Monda Sanprotekta Asembleo (MSA) en Ghenevo
reprezentantoj aprobis rezolucion pri SARS. La rezolucio alvokas
plifortigi internacian kaj regionan kunlaboron inter membroj de
la Monda San-Organizo (MSO), alpreni efikajn rimedojn kaj plimultigi
investon por superregi disvastigon de la unua serioza infekta malsano
de la nova jarcento en la mondo. La rezolucio ankau prezentas serion
da konkretaj rimedoj, kiuj postulas praktikadon de membroj de MSO
kaj ghenerala direktoro de MSO.
Post aprobo de la rezolucio Sha Zukang, delegito de Chinio al MSA
en Ghenevo, diris, ke SARS tushas problemojn de sano kaj higieno,
kiuj ne devas implikighi kun politiko. Li montris, ke por la chinaj
registaro kaj popolo nenio estas pli grava ol shtata suvereneco,
teritoria integreco kaj nacia digno. Chinio ne povas kompromisi
pri tiuj gravaj politikaj aferoj. En la sama tago membroj aprobis
ankau rezolucion pri revizio de "Internaciaj Higienaj Reguloj"
kaj aliajn rezoluciojn, kaj fermighis la 56-a MSA.
|