|  
                 Lastatempe 
              okazis en Pekino Kunveno por dogana SARS-kvaranteno de Chinio kaj 
              la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Ghin cheestis reprezentantoj 
              de Chinio, Brunejo, Kambogho, Laoso, Indonezio, Malajzio, Birmo, 
              Filipinoj, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamio.  
                La 
              kunveno aprobis "Administran Agad-planon de dogana SARS-kvaranteno 
              de Chinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj". Lau la 
              plano doganoj de Chinio kaj landoj de la asocio devos plifortigi 
              kunlaboron de dogana kvaranteno kaj surpostenigi kuracistojn kaj 
              ekipi per protektaj ekipajhoj, dum pasagheroj devos akcepti mezuron 
              de temperaturo, necesajn medicinajn demandojn kaj plenigi sanitaran 
              karton; se aperos suferanto au suspektato de SARS che dogano, ili 
              devos akcepti tujajn izoladon au kuracadon en difinita kuracejo; 
              la doganoj de Chinio kaj la landoj de la asocio devas faciligi trapason 
              de preventaj kaj kuracaj medikamentoj, proviloj, kuracaj instrumentoj, 
              ekipajhoj kaj protektaj necesajhoj kontrau SARS. 
              
             |