|  
                  Lastatempe 
              okazis en Pekino Altnivela Internacia Simpozio de Prevento kaj Kuraco 
              de SARS, en kiu partoprenis Chinio, Japanio, Koreio kaj la Asocio 
              de Sudorient-Aziaj Landoj. 
                Zhong 
              Nanshan, membro de la China Inghenieria Akademio kaj direktoro de 
              la Guangzhou-a Instituto de Spirkanala Malsano, diris en la simpozio, 
              ke lau analizo pri disvastigho de SARS en Hongkongo kaj Kantono 
              kaj pri la serio da efikaj rimedoj kontrau SARS en diversaj lokoj 
              de Chinio, kontagho de SARS en Chinio venas al la fino, sed oni 
              devas sin gardi kontrau relevigho de la malsano, havigi al si higienan 
              vivmanieron kaj abstini de frandado de sovaghaj bestoj. 
                Zhong Nanshan emfazis ankau, ke por batali kontrau komuna malsano 
              de la homaro internacia kunlaboro estas necesa rilate vakcinon kaj 
              kuracadon, geno-esploradon kaj elektadon de medikamentoj kontrau 
              SARS.  
              
             |