|  
                   Lastatempe 
              la Ministerio de Publika Sano de Chinio postulis, ke diversgradaj 
              hospitaloj de Chinio reordigu la laboron por kontentigi chiutagan 
              kuracadon de popolanoj sur la bazo de solidigo de atingajho kontrau 
              SARS kaj antauzorgo de reveno de SARS. 
                La 
              cirkulero de la Ministerio de Publika Sano diras, ke por garantii 
              sekurecon de kuracado diversgradaj hospitaloj devas plialtigi kuracan 
              nivelon kaj kapablon diagnozi suspektatojn de SARS kaj plifortigi 
              savadon de seriozaj infektitoj lau sperto de fakuloj. La cirkulero 
              emfazas, ke lau unueca arangho de la higiena administra departemento 
              oni ne starigu fakajn ambulatorion kaj observejon de februloj kaj 
              difinitajn hospitalojn kontrau SARS, sed rezervu instalajhojn de 
              sekurejo, duonizolejo kaj izolejo. La hospitaloj estu difinitaj 
              kiel rezervitaj ejoj kontrau SARS. 
              
              
           |