|  
                         Lastatempa 
                    analizado pri SARS-kontaghitoj farita de la Scienca-teknologia 
                    Grupo de la chefkomandejo kontrau SARS de Chinio anoncis, 
                    ke SARS-kontaghitoj estis efike kuracataj per kombinita metodo 
                    de la okcidenta kaj china medicinoj. 
                      La 
                    grupo kolektis pli ol 400 kuracistojn kaj flegistinojn de 
                    ambau medicinoj por la analizado. Ili grupigis kontaghitojn 
                    por kompara esploro per 2 metodoj t.e. okcidenta medicino 
                    kaj kunligho de okcidenta kaj china medicinoj. La esplorado 
                    en monato montras, ke la kombina metodo de okcidenta kaj china 
                    medicinoj povas ne nur mildigi la febron kaj stabiligi efikon, 
                    sed ankau plibonigi simptomon de urghspiro, sektuso kaj senforto. 
                    Dume la metodo havas avantaghon por protekti histajn kaj la 
                    kvin internajn organojn. 
                 |