|  
                      
                        La 23-an de junio la Pekina Unuigita 
                    Grupo kontrau SARS anoncis, ke ghis 10:00 de la 23-a de junio 
                    en hospitaloj de Pekino estis nur 46 SARS-kontaghitoj, kio 
                    konformas al unu el la kondichoj de la Monda San-Organizo 
                    (MSO) por nuligo de turisma averto. 
                      Por 
                    nuligi turisman averton de iu loko MSO difinis 4 kondichojn: 
                    malpli ol 60 SARS-kontaghitoj en hospitaloj; malpli ol 5 novaj 
                    kontaghitoj en kontinuaj 3 tagoj; chiuj SARS-kontaghitoj en 
                    la loko devas esti superregitaj; neniu el la kontaghitoj eniris 
                    en alian lokon. Nun 46 SARS-kontaghitoj enhospitalighis antau 
                    20 tagoj, plejparto de ili jam ne infektas aliajn personojn 
                    kaj duono de ili estas daure kuracata en hospitaloj pro kardiopatio 
                    au diabeto. 
                      Nun 
                    Pekino prezentis al MSO peticion kaj jughraporton por nuligi 
                    turisman averton, tamen estas ankorau efike aplikataj rimedoj 
                    de kuracado kaj prevento de SARS en Pekino. 
                    
                 |