|  
                        Je 
                    15:00 de la 24-a de junio en Pekino okazis gazetara konferenco, 
                    kiun partoprenis oficisto de la Monda San-Organizo (MSO) por 
                    okcident-pacifika regiono, Gao Qiang, vicministro de la Ministerio 
                    de Publika Sano de Chinio, Wang Qishan, aganta urbestro de 
                    Pekino, kaj aliaj rilataj oficistoj el la higiena departemento. 
                      En 
                    la gazetara konferenco la oficisto de MSO unue publikigis, 
                    ke ghi nuligas turisman averton al Pekino kaj elstrekas la 
                    nomon de Pekino el la listo de epidemiaj regionoj; Gao Qiang 
                    kaj Wang Qishan dankis MSO pro ghiaj subteno, kunlaboro kaj 
                    helpo, kaj promesis, ke Chinio plu plifortigos konstruadon 
                    de publiksana sistemo, senprokraste publikigos informojn kaj 
                    plirapidigos esploradon de vakcino kontrau SARS. 
                   |