|  
                         Pekino 
                    akceptis la unuan alilandan turisman grupon la 30-an de junio 
                    post nuligo de turisma averto al Pekino kaj elstreko de la 
                    nomo de Pekino el la listo de epidemiaj regionoj. La pekina 
                    registaro kaj turisma buroo kune okazigis solenan bonvenigan 
                    ceremonion en la flughaveno. 
                       
                    La grupo konsistas el 60 reprezentantoj de turismaj agentejoj, 
                    aviadaj kompanioj kaj gazetaraj departementoj. Ili celas esplori 
                    turisman situacion de Pekino. La urbo akceptos ilin kiel honorajn 
                    gastojn, ekz. okazigi bonvenigan ceremonion kaj audiencon 
                    de gvidantoj de la pekina registaro kaj fari al ili donacon 
                    kaj propagandon en gazetaro. 
                       
                    Lastatempe Bangladesho, Sri-Lanko, Afganio, Namibio, Svisio, 
                    Austrio, Svedio, Danio kaj Finnlando nuligis limigajn rimedojn 
                    por chinoj che dogano. 
                    
                   |