|  
                   Lastatempe 
              elhospitalighis la lastaj SARS-kontaghitoj en Pekino, kaj Ditan-hospitalo, 
              kiu kuracis la lastajn SARS-kontaghitojn, rekomencis akcepti ordinarajn 
              malsanulojn. 
                Rilataj 
              fakuloj kolektive ekzamenis la lastajn SARS-kontaghitojn. La ekzamenado 
              montras, ke la malsanuloj ne plu kontaghas, sed parto el ili havas 
              aliajn malsanojn au komplikajhojn, ekz. kormalsano kaj diabeto, 
              kaj devas akcepti pluan kuracon en aliaj hospitaloj. Ditan-hospitalo 
              okazigis ceremonion "Adiauu SARS, iru al la morgauo" kaj 
              poste la chambroj uzitaj de SARS-kontaghitoj estos antisepsataj 
              kaj renovigataj. 
                Por 
              preventi reaperon de SARS Pekino lanchos alarmsistemon por iu ajn 
              minuto en 24 horoj por garantii tujan bezonon pri medicinistoj kaj 
              kuraciloj. 
              
           |