Mi 
                      spiras kanton al chielo
                      Sed ghin akceptas kies orelo?
                      Se ech neniu ghin auskultus,
                      Kio do estas la kant-celo?
                    Mi kantas en 
                      chi tiu horo,
                      Ne pri rozfloroj au amoro,
                      Sed pri eventoj malfelichaj
                      De la homar', pri plag-hororo.
                    Char je chi tiu 
                      viv-momento
                      En orient' kaj okcidento,
                      Kiel en nordo kaj en sudo,
                      Teruras SARS-* kaj sism-eventoj.
                    Vershajne ne 
                      sufichas tio,
                      Teroro viglas en socio.
                      Eksplodoj, murdoj trudas mortojn,
                      Aldone al la polucio.
                    
Dum 
                      katastrofoj de l' naturo,
                      Rekomencighas arm-konkuro.
                      Sciencaj fruktoj misuzighas,
                      Ne por plezuro sed teruro.
                    Ja febla estas 
                      la homaro
                      En l' universo de stelaro,
                      Por sia vivo kaj prospero
                      Por ghi necesas solidaro.
                    Por savi sin 
                      el morboj, sismoj,
                      Kaj plej teruraj kataklismoj,
                      La homoj nun ech ne disponas
                      Rimedojn favor** optimismo.
                    
Kial 
                      do chiam batalado
                      Fare de frat' al sia frato?
                      Se la investoj por armado
                      Por help' uzighus, ne por bato...
                    En trakto de 
                      SARS-pacientoj,
                      Montrighas egaleco-sentoj:
                      Necesas sama zorg' al chiuj
                      SARS-trafitaj elementoj.
                    Ignor' al iu 
                      infektito,
                      Signifas helpon al bandito
                      
Forrabi 
                      sanon kaj ech vivon,
                      Je chies propra malprofito.
                    Necesas por ni 
                      am' el koro,
                      Necesas por ni kunlaboroj,
                      Necesas por ni lecionoj
                      El la pasintaj vivdoloroj.
                    Chu ne sufichis 
                      jam militoj,
                      Por montri al ni turmentitoj,
                      La brutalecon de soldatoj
                      Malicaj kiel la efritoj.
                     
Jam 
                      estas temp' por la homaro
                      Labori kune en solidaro,
                      Por savi sin de katastrofoj,
                      Kaj krei vivon sen amaro!
                    Mi 
                      kantas kanton al chielo.
                      Chu ghin akceptas iu orelo?
                      Se ech neniu ghin auskultus,
                      Kio do estas la ag-ce
                    
                     *SARS 
                      = speco de netipa pneumonito
                      ** Favor , prepozicio = favore al