Kantono
estas loko, kie oni malkovris la unuan chinan infektiton de
SARS-viruso. En la lasta tagdeko de januaro, 2003, multe da
homoj estis atakitaj de febro kaj ne malmulte da medicinistoj
infektighis de ghi pro nescio de la graveco de tiu epidemio.
Tiam Zhong Nanshan petis, ke oni transportu dangherajn malsanulojn
al la spirologia instituto, kiun li gvidis.
Por
fari tiun decidon oni devas esti kuragha, char tiam la malsana
kauzo ne estis klara kaj neniu estis certa, kiamaniere oni
povos resanigi la malsanulojn, kaj plie oni jam bone konis
ghian fortan infektecon kaj, ju pli grava estas la malsano,
des pli danghera estas la infekto.
Zhong
Nanshan ne multe zorgis pri tio. Li diris al siaj kolegoj:
"Estas tempo por testi nin." De tiam estis transportitaj
al lia instituto dangheraj SARS-malsanuloj unu post alia.
Li
esprimis, ke se estas 1% da espero, li faros 100% da penado
por savi chiun SARS-mlsanulon. Li fondis esplor-grupon el
spirologoj kaj studis dokumentojn tagnokte, atenteme observis
shanghighon de la malsano, detale registris la materialojn
studindajn kaj finfine trovis rimedon kaj ghustatempe faris
senvundan spiradon por mildigi la sindromon de la malsanulo
kaj modere injekti kortikan hormonon al la malsanulo por malhelpi
figrighon de la pulmoj kaj aplikis al la malsanulo antibiotikajn
medikamentojn. Poste multaj hospitaloj alprenis lian kuracmetodon,
kiu farighis ghenerale uzata.
Post
plurmonata penado Guangdong-provinco atingis certan sukceson
en batalo kontrau SARS. Kaj la kuracmetodo de Zhong Nanshan
liveris bazon de la argumento por fari decidon kaj donis valoran
sperton al la higienaj departementoj de Chinio.
|