Zhong Nanshan, elstara medicinisto kontrau SARS

Batali shultro che shultro

de WA NA

    Zhong Nanshan batalis chiam en la fronto de kuracado de la malsanuloj. Kuraghigate kaj gvidate de li, la medicinistoj de lia instituto senlace laboris samkiel sturmantaj batalantoj. En la tempo de la epidemia kulmino, savante unu krizan malsanulon kelke da medicinistoj estis infektitaj, sed neniu el ili retirighis kaj pluraj resanighintaj medicinistoj, kiuj infektighis antau nelonge, denove laboris en la hospitalo.

    Li prizorgis chiujn kuracistojn kaj flegistinojn de la hospitalo. Doktoro, kiu la unua infektighis je SARS, diris: "En la dua tago post kiam mi enhospitalighis, Zhong telefone demandis pri miaj simptomoj. Post du tagoj, kiam mia malsano gravighis, li ellaboris projekton por kuraci min. Sciu, ke tiam li laboris en alia urbo pro ofico. Li vizitis chiujn malsanighintajn kuracistojn."

    Foje li ne dormis 38 horojn kontinue por diskuto kun aliaj kuracistoj pri kuracmetodo kontrau la epidemio kaj partopreno en kuna diagnozo, prelego kaj konsultigha aktivado. Pro lacego li malsanighis. Li estis klara, ke li ne devas longe resti en la lito, tial li kushis en malsanula chambro nur unu nokton kaj elglitis hejmen por fari memkuracadon. Prizorgate de la edzino, li ripozis du tagojn kaj revenis en la hospitalon por labori kun siaj kolegoj kaj de tiam ghis hodiau li neniam havis ripoztagon.