Zhong Nanshan, elstara medicinisto kontrau SARS

Por pli granda sukceso


de WA NA

    Februare, SARS furiozighis en Kantono kaj aperis multe da novaj malsanuloj. La 3-an de februaro naskighis gvida grupo el fakuloj por batali kontrau SARS kaj Zhong Nanshan funkciis kiel ghia estro. Kaj li farighis pli okupita.

    Li vizitis preskau chiun lokon, kie aperis SARS-malsanulo. Li postlasis siajn spurojn ankau en Pekino, Shanxi kaj aliaj lokoj, kie la epidemio estis serioza.

    Li volis koni la leghojn pri malsanigho kaj resanigho. Malgrau ke li estis klara, ke kontakti malsanulojn estas danghere kaj facile kauzas infekton, li ankorau zorgeme ekzamenis la malsanulojn vizagho kontrau vizagho por detale observi ilin.

    La fakula grupo estrata de Zhong Nanshan kaj gvidas la tutan provincon en kuracado de la malsanuloj kaj esploras pri kuracaj projektoj. Ghis aprilo resanighis kaj elhospitalighis en Guangdong pli ol mil malsanuloj, kiuj konsistigas pli ol 80% de la tieaj malsanuloj. La 3-an de aprilo la fakula grupo de la Monda San-Organizo inspektis en Guangdong kaj la unua homo, kiun ghi deziris vidi, ja estas Zhong Nanshan. Post teknika intershangho kaj diskutado la grupo laudis, ke la materialoj pri kuraca registrado kolektitaj de Zhong Nanshan estas detalaj kaj certe ludos gvidan rolon por la tutmonda batalo kontrau SARS.