Zhong Nanshan, elstara medicinisto kontrau SARS

Malkovro de viruso

de WA NA

    La kauzo de SARS estas malfacile trovebla. Tio multe maltrankviligis Zhong Nanshan. Li konsciis la respondecon de medicinistoj kaj sindoneme sin okupis pri esplorado.

    La plej granda malfacilo por savi SARS-malsanulojn estas tio, ke ilia malsano estighas abrupte kaj disvolvighas rapide, kaj pro tio oni malfacile konas ghian leghon kaj mankis sperto en kuracado. Por venki la malfacilon Zhong Nanshan faris longan diskutadon kun siaj kolegoj, atente observis shanghighon de la malsanulo, detale registris diversajn donitajhojn, konsultis diversajn dokumentojn kaj legis surrete koncernajn kazojn. Havante ajnan eblecon de kuracado, li tuj diskutis kun siaj kamaradoj.

    Post peniga laborado Zhong Nanshan kaj liaj kolegoj finfine trovis efikan kuracmetodon, sed ankorau ne trovis la patogenon.

    Per diversaj manieroj li serchis la kauzon de SARS. En la unua tagdeko de februaro, dank' al lia kunlaboro kun la Mikrobologia Fakultato de la Medicina Instituto sub la Hongkong-a Universitato, fondighis grupo por esplori la epidemian, patogenan kaj klinikan problemojn pri SARS en Kantono.

    La kunlaboro finfine rikoltis sukceson en la esplorado. Komence de aprilo ili trovis 2 koronariajn virusojn en ekzameno de 40 SARS-malsanuloj kaj konkludis, ke la novtipa koronaria viruso povus povus esti grava kauzo de SARS.

    La 16-an de aprilo, 2003, la Monda San-Organizo publikigis, ke dank' al komuna penado de la tutmondaj sciencistoj oni finfine venis al la konkludo, ke vario de koronaria viruso estas patogeno de SARS.

    En la strecha kunlaboro kontrau SARS Zhong Nanshan chiam staris en la fronto de la kuracado. Faktoj montras, ke li estas sobra, diligenta kaj helpema sciencisto.

    La 24-an de aprilo, 2003, la Ghenerala Laborsindikato de Chinio donis al li labormedalon "La Unua de Majo".