|  
                         Lastatempe 
                    la Automatiza Instituto de Akademio de Sciencoj de Chinio 
                    sukcesis ellabori anti-SARS-an roboton. Ghi havas intelektan 
                    proprieton kaj baldau estos uzata por SARS-kontaghitoj. 
                       
                    La roboto, alta je 50 centimetroj, povas labori 3 horojn post 
                    shargo kaj povas iri 2 metrojn en sekundo. Ghi konsistas el 
                    kamerao, fototelesenda sistemo kaj ultrasona-ultrarugha teleregilo, 
                    kaj povas doni al manipulanto foto-informojn de la medio, 
                    kie ghi laboras. La roboto povas ekzameni SARS-kontaghitojn, 
                    transporti medikamentojn, manghajhojn kaj kuracajn instrumentojn. 
                    Ghi ankau povas trakti diversajn objektojn kaj forjhetajhojn 
                    en venenita medio, inspekti en nokto anstatau gardistoj, kaj 
                    konigi diversajn eksterordinarajn fenomenojn al regadejo. 
                     
                    
                 |