|  
                        Lastatempe 
                    la Ghenerala Mediprotekta Administracio de Chinio sankciis 
                    konstruon de nova Centro de Prevento kaj Superrego de Malsanoj 
                    de Chinio en antauurbo de Pekino, kiun oni investos 1.52 miliardojn 
                    da juanoj. 
                       
                    La nova centro unuigos 11 rilatajn institutojn pri infekta 
                    malsano, kiuj dise lokighas en la urboparto de Pekino. Tio 
                    celas rearanghi la fortojn de esplorado, ekzamenado kaj preventado 
                    de infektaj malsanoj kaj kronikaj neinfektaj malsanoj kaj 
                    altigi la kapablon preventi atakon de biologiaj kaj biokemiaj 
                    terurismaj agadoj. La nova centro okupos 55 hektarojn da tero 
                    kaj finkonstruighos en 2007. La softvaraj kaj hardvaraj instalajhoj 
                    de la nova centro havos internacian normon.. 
                     
                    
                 |