|    
                   Printempe 
              de 2003 Chinio spertis senfajran militon. Ghia chefurbo Pekino devis 
              elteni senprecedencan provon. La damninda SARS severe kaj rapide 
              atakis pekinajn loghantojn, kio estis tute ekster la atendo. La 
              20-an de aprilo la Ministerio de Sano de Chinio publikigis, ke tiutage 
              en Pekino estas 339 SARS-malsanuloj. La 27-an de aprilo la totala 
              nombro de SARS-malsanuloj en Pekino superis 1000. La 29-an de aprilo 
              aliaj 152 homoj malsanighis je SARS. Ghuste ekde tiu tago, lau arangho 
              de la gvidanto, mi plenumis mian oficon hejme. 
             
               Malfaciloj 
             
                  
              Mi estas raportisto de reta El Popola Chinio. Chiumonate mi devas 
              konigi al niaj legantoj shanghighon de la china socio kaj diversajn 
              aferojn de Chinio. Mi bone scias, kial la gvidanto aranghis, ke 
              mi laboru hejme en la tempo, kiam furiozis la epidemio SARS: Por 
              maloftigi eldomighon kaj malpliigi la eblecon infektighi. Sed mi 
              ne atendis, ke mi devas shanghi mian vivmanieron por konformighi 
              al la nova arangho dum pli ol 50 tagoj kaj mi devas shanghi ankau 
              miajn labormetodojn. 
                 
              Hejme neniu ghenis min, mi ne ripozis, mi konscie laboris. Tio ja 
              ne estis facile. 
                Antau 
              chio mi devis krei etoson utilan al la laborado. De tiam mia hejmo 
              ne plu estis loko sole por mia malstrechigho, sed serioza oficejo. 
              Mi denove aranghis la legochambron: Mi formovis la librojn, ne bezonatajn 
              por la laboro. Mi pendigis okulfrapajn kaligrafajhojn: "Eksterordinara 
              laboro". Kaj post tio mi aranghis mian laboron: selekti temon, 
              elekti fotojn, difini la horojn por detali la laboron. Chiufoje, 
              kiam mi sidis tie, mi zorgis ekskluzive pri temoj, artikoloj, materialoj 
              kaj fotoj. Mi rifuzis chiujn hejmajn bagatelojn. 
             
               Mia 
                maltrankvilo pri perturbo de retposhto 
             
                  
              Laborante hejme, for de la redakcio kaj miaj kolegoj, mi neniom 
              malstrechis min. Mia laboro nedisigeblas de komputilo kaj interreto, 
              retposhto kaj telefono. Por garantii glatan plenumon de la chiutaga 
              laboro mi devis bone protekti mian hejman komputilon. 
                 
              Lunde, post plurfoja polurado mia artikolo "La pandoj kunekzistos 
              longatempe kun la homaro" estis preta kaj mi devis sendi ghin 
              retposhte al la redakcio. Tiam estis iom pli malfrue ol la tria 
              horo posttagmeze. Sed ho ve! Mi neniel sukcesis sendi ghin retposhte. 
              En mia hejmo mankis larghrubanda ekipajho kaj antaue mi ligis mian 
              komputilon al lineo de telefono. Tiam senchese signalis modem 
              ekster la aparato. En la redakcio mi chiam uzis regionan reton, 
              kaj se estus ia perturbo, ghin traktus la funkciulo, kiu speciale 
              zorgas pri komputiko. Sed tiutempe mi devis mem solvi la problemon. 
              Urghis la tempo. Mi jam diris al mia redakcio, ke tiutage mi nepre 
              sendos al ghi la artikolon, char post tio miaj kolegoj devas ekzameni, 
              poluri, traduki kaj surretigi la tekston. Tial mi demetis la modem 
              kaj veturis kun ghi al vendejo de komputiloj. Sed pro SARS, la vendejo 
              fermighis pli frue ol kutime je du horoj. Mi devis do reveni hejmen 
              kaj en la sekvanta mateno mi portis diskon al la redakcio. 
             
               Kuraghigo 
                de la batalo kontrau SARS 
             
                 
              Samkiel aliaj raportistoj, mi ne povas resti hejme senfare. En la 
              eksterordinaraj tagoj ili kontaktis la socion kaj popolon per aliaj 
              manieroj. Se ili chiam restus hejme senfare, ili sentus malkutimighon. 
               
                La 
              1-a de junio estas la Internacia Infana Tago. Tiutage en Chaoyang-parko 
              de Pekino okazis aktivado kun la temo "Chinio en eksterordinaraj 
              tagoj". La naivaj infanoj en blanka T-chemizo flugigis kajtojn 
              dukolorajn: nigra kaj rugha. Ili flugigis sian bondeziron al la 
              bela morgauo, al la malproksima chielo. Ili deziris al chiuj sanon 
              kaj sukceson en laboro. Iuj deziris, ke la medicinistoj renkontighu 
              kun siaj familianoj kiel eble plej baldau kaj la SARS-malsanuloj 
              kiel eble plej rapide resanighu. 
                 
              "Etendu viajn manojn, etendu miajn manojn! Ni chiuj etendu 
              niajn manojn kaj ni farighos fortaj." 
                 
              La loghantoj de la chefurbo firme unuighis en la batalo kontrau 
              SARS. En tiuj malfacilaj tagoj ili ne plendis unu kontrau alia, 
              sed subtenis kaj kuraghigis sin reciproke kaj faris ech chiun bagatelon 
              kaj batalis kontrau SARS chiamaniere. 
                 
              La subite furiozighinta SARS multe meditigis Pekinon, kiu faris 
              chion eblan por shanghi la malbonon en bonon. Evidente plirapidis 
              konstruado de alarma kaj kontrola sistemoj, sistemo por raporti 
              la epidemian staton kaj preventa sistemo en loghkvartaloj, iom post 
              iom perfektighis la publika higiena sistemo kaj plifortighis la 
              kapablo por trakti subitajn kaj krizajn aferojn, iom post iom perfektighis 
              la sistemo por publikigi informojn, levighis la kunordiga kapablo 
              de diversnivelaj registaroj kaj laborefiko de la administracioj... 
              Chio chi tio multe utilas al ekonomia disvolvigho de la urbo, fundamenta 
              realigho de modernigo kaj gastigo de sukcesaj Olimpikoj en 2008. 
                 
              SARS donis ankau apartan lecionon al la loghantoj de Pekino. Ili 
              ekhavis konscion kulturi sian bonan higienan kutimon kaj levis sian 
              konscion pri publika higieno. Kaj krom tio enradikighis en la chiutaga 
              vivo kaj laboro sciencoj, racio, devoj kaj amo. Multe da urbanoj 
              diris: "Unuanime ni venkas la malfacilojn en komuna afero. 
              La pekinaj loghantoj estas pli firme unuigitaj!" Nun oni jam 
              eliris el la ombro de SARS. 
                 
              Gajninte venkon en la senprecedenca batalo kontrau SARS, Pekino 
              pli larghe malfermos sian pordon kaj certe farighos pli bela, matura 
              kaj firmvola. 
              
             
                
             
           |