|  
                         SARS 
                    furiozis!  
                      Pli 
                    kaj pli malmultighis pasantoj sur la stratoj kaj multaj el 
                    ili portis bushoshirmilon. Televizio senchese raportis pri 
                    SARS kaj mi havis timon same kiel aliaj urbanoj. Mi iris al 
                    miaj gepatroj. Mi ghojis, ke ili estis trankvilaj, kaj baldau 
                    ilia trankvileco infektis min. Mi pasigis che ili kaj zorgoplenan 
                    kaj agrablan printempon.  
                  Atenti 
                    raporton pri SARS kaj akrigi singardemon 
                        Jam 
                    en aprilmezo mia patrino ofte telefonis al mi, urghigante, 
                    ke mi revenu al shi, char kutime mi shatis kunveni kun amikoj 
                    kaj manghi kun ili en restoracio. Miaj gepatroj deziris, ke 
                    mi estu che ili dum la tempo de SARS. Fine mi dicidis loghi 
                    kelkan tempon che ili. Ili tre ghojis pro tio.  
                      Mi 
                    ne multe parolis kun ili pri SARS, por ke ili ne tre zorgu. 
                    Sed fakte ili tre atentis la situacion de SARS kaj ofte intershanghis 
                    singardajn metodojn per telefonado kun malnovaj amikoj. 
                       
                    Chiutage mi kaj miaj gepatroj atente televidis por informighi 
                    pri la nombro de kontaghitoj. Ni portis bushoshirmilon eksterdome. 
                    La patrino chiutage shprucigis sterilizan likvajhon sur la 
                    plankon, pordansojn, tablon kaj seghojn, sekve la hejmo estis 
                    saturita de odoro de la likvajho. Ni tenis la chambrojn ventolitaj. 
                     
                      La 
                    patro ofte telefonis al sia fratino laboranta en televizio, 
                    kaj la patrino al sia frato streche laboranta en hospitalo. 
                     
                  Ekzerci 
                    korpon kaj prizorgi florojn kaj fishetojn 
                        
                    La patrino ellitighis je la 7-a kaj sin ekzercis per Tajghichuan 
                    en promenejo en la plansetlejo. Unu horon poste shi revenis 
                    hejmen kaj komencis sterilizadon kaj preparis matenmanghon 
                    por mi kaj mia patro. Mia patrino peklis multe da ovoj. Mi 
                    tre shatas peklitan ovon kaj prenis unu ovon chiumatene. La 
                    patrino instigis min ekzerci korpon kune kun shi, sed mi preferis 
                    dormi pli longe. 
                       
                    Post vespermangho mi kaj miaj gepatroj promenis. Multaj homoj 
                    ekhavis tiun kutimon pro la atako de SARS. Antau longe mi 
                    chesigis sportan ekzercadon. Dum tiu tempo mi farighis pli 
                    forta. 
                       
                    Miaj gepatroj shatas kulturi florojn kaj en ilia hejmo estas 
                    multaj florvazoj bele aranghitaj. Dum loghado che la gepatroj 
                    mi multe sciis pri florkulturado. La patrino havis 2 orfishojn. 
                    Dum la atakado de SARS multaj standoj de ornamfishoj fermighis 
                    kaj mia patrino ne povis akiri akvajn pulojn por la fishoj. 
                    Mia patrino donis al ili panerojn, sed ili ne manghis kaj 
                    mortis. La patro diris, ke post la epidemio li donacos al 
                    shi pli belajn orfishojn.  
                  Strecha 
                    laboro kaj agrabla legado 
                        
                    Mi estas redaktoro de la reta EPCh. Por malebligi infektighon 
                    de la laborantoj, la redakcio decidis, ke mi plenumu laboron 
                    hejme. Chiutage mi laboris 7-8 horojn hejme antau la komputoro 
                    kaj poste retposhte sendis la artikolojn al la redakcio.  
                      Mi 
                    kaj mia patro shatis interdemandi, kiuj libroj estis legitaj 
                    lastatempe. Mia patro estas legema. Kiam mi laboris en la 
                    China Esperanto-Eldonejo, mi donacis al li librojn, kiujn 
                    mi redaktis. Chi-foje mi rimarkis, ke tiuj miaj libroj estas 
                    bonorde vicigitaj en tuj videbla loko en lia libroshranko. 
                    Li fieris pro mia laboro.  
                      Ambau 
                    mi kaj mia patro shatas legi romanojn pri Gongfu kaj pri tio 
                    ni havis nechesigeblan babiladon. Chi-foje mi trovis, ke la 
                    patro kritikas Gongfu-filmojn en televido. 
                       
                    Nun SARS en Pekino estas superregita. Dank' al ghusta preventado 
                    neniu el miaj familianoj kaj kolegoj estis infektita de la 
                    malsano kaj chiuj revenis al normala vivo kaj laboro.  
                  
                    Zhong 
                      Nanshan, elstara medicinisto kontrau SARS 
                   
                    
                 |