Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 
Shanhajo preparas sin por la Monda Ekspozicio

    Lastatempe proparolanto de la Shanhaja Popola Registaro diris, ke la urbo komencis sin prepari por la Monda Ekspozicio en 2010.

    La Forumo pri la Shanhaja Monda Ekspozicio en 2010 estas kune organizata de la Internacia Ekspozicia Buroo kaj la gastiganta urbo. De 2003 ghis 2010 la forumo okazos chiujare por ke la interesighantoj de la tuta mondo faru proponon. La temo de la chi-jara forumo estas "La Monda Ekspozicio en la perspektivo".

    En la forumo la ghenerala sekretario de la Internacia Ekspozicia Buroo faros eksplikon pri la sukcesa ekspozicio. Respondeculoj de la Monda Ekspozicio de Lisbono kaj tiu de Hanovro prelegos pri tio, kiel utiligi la eksponajn halojn post fermigho de la ekspozicio kaj altiri pli da eksterlandanoj al la ekspozicio.