En
la 2-a de novembro gvidantoj de kelkdek internaciaj entreprenoj
el proksimume 20 landoj kaj regionoj kolektighis en Shanhajo por
fari proponojn pri sukcesigo de la Monda Ekspozicio en Shanhajo.
31 el la 37 oficialaj membroj de la Internacia Ekspozicia Buroo
partoprenis la 15-an konsultighan kunvenon de la urbestro de Shanhajo.
La partoprenantaj internaciaj entreprenistoj faris altkvalitan
parolon, tio signifas ke ili alte taksas la Mondan Ekspozicion
kaj perspektivon de Chinio.
La
ghenerala sekretario de la Internacia Ekspozicia Buroo diris,
ke la aktiva partopreno estas movforto por sukcese okazigi la
Mondan Ekspozicion. En la lastaj jaroj ech en iuj gravaj landoj
la ekspozicia kvalito estis limigita, kio tute ne povas reprezenti
iliajn sukcesojn. Estas feliche, ke la projekto fari la Mondan
Ekspozicion en Shanhajo "plej sukcesa, plej interesa kaj
plej neforgesebla" kolektis tiujn famajn internaciajn entreprenojn.
Pri tio li ghojis.
Prudential-grupo
estas la plej granda asekura kompanio de Britio, kies prezidanto
unuafoje partoprenis la konsultighan kunvenon de la urbestro de
Shanhajo. Li diris, ke perspektive rigardi la Mondan Ekspozicion
okazontan post 7 jaroj estas interesa temo. La nomo de Shanhajo
kaj ghia Monda Ekspozicio estos skribitaj en la historion de lia
grupo.
|