Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 
Por emblemo, sloganoj kaj himno de la Monda Ekspozicio en Shanhajo, 2010

    La 3-an de decembro, Shanhajo, gastiganto de la Monda Ekspozicio en 2010, komencis peti emblemon, sloganojn kaj himnon por la ekspozicio.

    La proponitaj emblemoj kaj sloganoj devas montri la ideon de la ekspozicio "kompreno, interkomuniko, renkontigho kaj kunlaboro" kaj la temon "Urbo, por pli bela vivo". La projektinto de la elektita emblemo ricevos premion de 150 mil juanoj.

    La elektitaj emblemo kaj sloganoj publikighos la 3-an de decembro, 2004.

    Dum 5 jaroj de la 3-a de decembro, 2003, ghis la 3-a de decembro, 2008, Shanhajo kolektos himnojn de la Monda Ekspozicio en 2010, el kiuj chiujare oni decidos 10 kandidatojn kaj la plej bonan el ili, el kiuj oni decidos la himnon de la ekspozicio por 2010. Autoro de la elektita himno ricevos premion de 50 mil juanoj.