Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 

Ĉina registaro oficiale invitis landojn, establintajn diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, partopreni en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio

La 22-an de marto, la ĉina registaro prezentis oficialajn invitajn leterojn pri la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010, subskribitajn de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, al ambasadorejo de diversaj landoj en Ĉinio por inviti ilin partopreni en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010.

En la fino de la lasta jaro, la Registra Raporto pri la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010 estis aprobita de la Buroo de Internacia Ekspozicio, kaj la Ŝanhaja Monda Ekspozicio finis leĝan registran procedon. Poste, multaj landoj sinsekve faris konsulton pri partopreno en la ekspozicio. Por kontentigi bezonon de la internacia socio, la ĉina registaro decidis per diplomatia vojo prezenti ekde la 22-a de marto oficialajn invitajn leterojn al la registaro de la landoj, kiuj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.