Ĝis la 15-a de novembro, 94 landoj
kaj internaciaj organizoj jam konfirmis sian partoprenon de la
Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME).
En marto de la kuranta jaro, post
kiam la oficialaj invitaj leteroj de ŜME subskribitaj de ĉefministro
Wen Jiabao estis senditaj, kaj tion aktive respondis la internacia
socio. Nun, el la 94 landoj kaj internaciaj organizoj estas 29
landoj el Afriko, 6 el Ameriko, 18 el Eŭropo, 23 el Azio, 7 el
Oceanio kaj 11 internaciaj organizoj.
Laŭdire, en la kuranta jaro la Kunordiga
Buroo de la ŜME jam akceptis pli ol 340 delegaciojn el pli ol
50 landoj, inkluzive de itala ĉefministro Romano Prodi, gabona
prezidento El Hadj Omar Bongo Ondimba, argentina vicprezidento
Daniel Osvaldo Scioli. Multaj esprimis, ke ili plenenergie klopodos
por kontribui al sukcesigo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010.
|