Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 

La ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio fariĝu "Mekko"

de SHEN ZEJIN

Aristotelo, fama filozofo kaj sciencisto de antikva Grekio, diris: "Por vivi, homoj venas en urbon; por vivi pli bone, ili loĝas en urbo", de kio devenas la temo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) en 2010 — "Bela urbo, bela vivo". Post ĉ. mil tagoj okazos la inaŭguro de ŜME. Kun sopiro de homoj pri pli bona vivo, ŜME proksimiĝas pli kaj pli.

Harmoniigi pasintecon kaj estontecon

La 19-an de aŭgusto 2006, komenciĝis la konstruado de la bazaj instalaĵoj de ŜME. Sur iu tabulo en konstruejo estas skemo pri la konstruata projekto. Oni signis en la skemo la malnovajn kaldronejojn, konservejojn kaj laborejojn per la vorto "Rekonstruado". Kiam oni stiras buldozon por labori en la ĝardeno kun areo de 5.28 kvadrataj kilometroj, li devas ĉirkaŭiri la industriajn restaĵojn, kiuj vidigas la disvolviĝan procezon de la ĉina nacia industrio.

La ĝardeno de ŜME estas konstruata sur industria ruino, tio estas multe diferenca de tiuj de la antaŭaj mondaj ekspozicioj. Laŭ la projekto iuj malnovaj fabrikoj estos rekonstruitaj en eksponejojn, aliaj en instalaĵojn por publika agado kaj triaj en manĝejojn kaj ripozĉambrojn. Oni povas konservi la industriajn restaĵojn je malmulta kosto por harmoniigi pasintecon kaj estontecon.

Simbola konstruaĵo — la Parko de ŜME

Preskaŭ ĉiuj antaŭaj Mondaj Ekspozicioj havas sian simbolan konstruaĵon. Ŝanhajo planas konstrui parkon de ŜME ĉe la bordo de Huangpu-rivero kiel simbolan konstruaĵon, kies areo estas pli ol 50 kvadrataj kilometroj kaj verdeja areo — 29 kvadrataj kilometroj inkluzive.

En la parko Huangpu-rivero estas grava. Oni konstruos ondoforman verdejon ĉe la rivero laŭ la topografio. Krome, oni starigos grandajn belajn kaj elegantajn skulptaĵojn. Laŭplane, la temo de la natura pejzaĝo de la parko estas "akvo" kaj "verdo". Tie akvo kaj plantoj plaĉe kontrastos; arbaroj kaj malsekejoj plimultigos verdon al la urbo. Ŝanhajo jam profunde esploras la desegnon de akva sistemo, la plantan funkcion kaj la arbajn specojn kaj por konsideri la sezonan pejzaĝon dum ŜME kaj por zorgi pri la karakterizaĵo de la pejzaĝo — "Homo estas la unua, akvo kaj verdo intermiksiĝaj", tiel harmoniigi la homaron kaj naturon.

Kion ŜME alportos al ordinaraj urbanoj?

La temo de ŜME estas "Bela urbo, bela vivo", kiun oni elmontros per tri ĉefaj linioj — harmonio de historio kaj estonteco, harmonio de la homaro kaj naturo kaj interhoma harmonio. ŜME elmontras la figurojn de pordo-malfermo kaj reformado de Ĉinio kaj Ŝanhajo. Pri Ŝanhajo, ŜME plialtigos la internaciecon de la urbo kaj multe akcelos konstruadon de bazaj instalaĵoj; krome, ŜME ludos pozitivan rolon en medio-protektado, ekologio-konstruado, rekonstruado de malnovaj distriktoj, reguligo de industria strukturo kaj altigo de persona kvalito de urbanoj. Pro ŜME, la trafika situacio pliboniĝos. Kiam inaŭguriĝos ŜME, ekfunkcios ĉ. 400 kilometroj da metrooj.

Kia estos la estonta ĝardeno de ŜME?

La ĝardeno de ŜME kun 5 partoj elstarigos karakterizaĵojn de Ĉinio, Ŝanhajo kaj Huangpu-rivero. Oni povas konstrui tie pli ol 160 ŝtatajn eksponejojn, 20 eksponejojn de internaciaj organizoj kaj eksponejojn por pli ol 200 entreprenoj.

Ankaŭ la desegno de subtera spaco de la ĝardeno havas siajn karakterizaĵojn. La ĉefa parto de tiu subtera spaco estas en Pudong-distrikto, kaj la areo de iu subtera centro estas ĉ. 180 mil kvadrataj metroj. La centro ligos 4 permanentajn eksponejojn, 3 metroojn kaj la novkonstruitan stacion por magnet-suspensia trajno, kiu povas esti rigardata kiel trafika centro, urba instalaĵo kaj komerca centro. Laŭdire, oni baldaŭ finos la konstruadon de la subtera spaco kun pli ol 400 mil kvadrataj metroj.

Gastigi la Mondan Ekspozicion konsiderante ekologion kaj facilecon por homoj

La granda trafika sistemo kaj ĉiuj konstruaĵoj kaj instalaĵoj ludos rolon ankaŭ post 2010, tio estas unu el la principoj de ŜME. Resume, oni unue konsideras reutiligon de la konstruaĵoj post ŜME, kaj la proponoj, kiuj favoras daŭrigeblan disvolviĝon, estos akceptitaj.

Por la konstruaĵoj de ŜME oni parte uzos ekologian teknikon, ekz, oni produktos elektron per sunenergio; faros por-pavimajn brikojn kaj kahelojn el skorio kaj vitroj; enlasos sunlumon en la subteran spacon kaj ventolos la subteran spacon por komfortigi homojn; uzos energio-ŝparajn konstruan teknikon kaj klimatizilojn; faros la pavimon akvotralasa, ke la pluvakvo povu forlasiĝi rapide kaj ne malsekigu la ŝuojn de pasantoj.

La ĝardeno de ŜME prezentas la ideon "Homo estas la unua". Oni ne nur zorgas pri la voja desegno kaj la konstruado de kriplula pasejo, sed ankaŭ profunde esploras la homan fluon, ekzemple, kiel vizitantoj povas eniri la ĝardenon rapide kaj tempoŝpare, ne svarmi en sama eksponejo samtempe, sed disiri kotentaj rapide kaj ĝustatempe.

En aŭgusto de 2006, François Confino vizitis la Kunordigan Buroon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Li estas la arta direktoro de la Hanovra Monda Ekspozicio de Germanio kaj fama desegna majstro pri ekspozicio de Francio. Dum la vizito li diris, ke la ekspozicia desegno de la Monda Ekspozicio devas konsideri kiel alporti al la vizitantoj senprecedencan skuon. Efektive, la skuo venas el ĉiuj detaloj de la Monda Ekspozicio. Oni klopodu kune por gastigi "mirindan, sukcesan kaj neforgeseblan" mondan ekspozicion.