
La 26-an de marto okazis en la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj
(UN) en Nov-Jorko la rekomenda konferenco de la Ŝanhaja Monda
Ekspozicio (ŜME) aranĝita de la Organiza Komitato de ŜME en 2010
kaj la delegacio de Ĉinio al UN. Ĉina ambasadoro al UN Wang Guangya
prezidis la konferencon. Li diris, ke Ĉinio laŭeble prezentas
ŝancon al ĉiuj landoj por ke ili povu partopreni tiun ĉi ekspozicion.
 Wang
Guangya diris ankaŭ, ke ŜME estas la unua monda ekspozicio gastigota
de disvolviĝanta lando, tial ĝi havas gravan signifon ne nur al
Ŝanhajo, sed ankaŭ al la disvolviĝantaj landoj.
Yang Xiong, respondeculo de ŜME,
diris, ke la 22-an de marto 2006 oni sendis al ĉiuj landoj kaj
internaciaj organizoj la oficialan invitan leteron de ŜME subskribitan
de ĉina ĉefministro Wen Jiabao. Ĝis nun, aliĝon al ĝi konfirmis
124 landoj kaj internaciaj organizoj, inkluzive de Kosta-Riko,
Gvatemalio kaj Palaŭo, kiuj ne havas diplomatiajn interrilatojn
kun Ĉinio.
ŜME okazos de la 1-a de majo ĝis
la 31-a de oktobro 2010.
|