La 26-an de novembro, Ĉinio finkonstruis
la unuajn ekzemplajn ekspoziciejojn por la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
(ŜME), inkluzive de komuna kaj luebla ekspoziciejoj. Ili estos
modeloj por aliaj ekspoziciejoj de ŜME.
Dum ŜME la partoprenantaj landoj
de ŜME povos ne nur uzi tiujn ĉi du ekspoziciejojn, sed ankaŭ
mem konstrui ekspoziciejon. La komunaj ekspoziciejoj investitaj
de Ĉinio estos senpage uzeblaj de evoluantaj landoj, kaj la lueblaj
ekspoziciejoj estos projektitaj kaj konstruitaj de Ĉinio kaj dekoritaj
de luantaj landoj de ŜME.
Por ŜME oni konstruos pli ol 100
ekspoziciejojn por landoj kaj internaciaj organizoj, 3 temajn
ekspoziciejojn kaj 16 ekspoziciejojn por entreprenoj. La konstruado
de la ekspoziciejoj por ŜME finiĝos en decembro de 2009.
|