Vespere de la 18-a de decembro,
Ĉinio publikigis la talismanon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
en 2010 (ŜME) -- "Haibao", kiu estas en formo de knabo
en blua koloro kun suprenturnitaj haroj kaj ridetaj rondaj okuloj.
Ĝia desegno inspiriĝis el la ĉina ideografiaĵo "homo"
(人).
"Haibao" signifas "trezoron
de maroj". Tio konformas ne nur al la korpa koloro de la
knabo, sed ankaŭ al la kutimo de ĉinoj en nomado de infanoj. "Bao"
troviĝas en nomo de multaj ĉinoj. La talismano enkorpigis la riĉan
enhavon de la ĉina tradicia kulturo kaj la epokan spiriton "homo
estas la unua".
Vicente Gonzalez Loscertales, ĝenerala
sekretario de la Buroo de Internacia Ekspozicio, sendis leteron
de Francio por gratuli la ĉinan registaron kaj la organizanton
de ŜME pro la naskiĝo de la talismano.
 La
Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas la unua sinteza monda ekspozicio
okazonta en evoluanta lando, kaj Haibao estas la unua talismano
en Ĉinio por sinteza monda ekspozicio.
|