La 11-a de Julio 2007 estis la Monda Loĝantara Tago. Laǔ statistiko
de la Loĝantara Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj, en tiu ĉi tago
la loĝantaro en la urboj unua-foje superis duonon de tiu de la
mondo. Disvolviĝo de urbanizado evidentigis problemojn energian,
median, higienan, loĝadan, publik- sekurecan kaj diferencon inter
riĉuloj kaj malriĉuloj. En tiu turniĝa tempo, kun historia signifo
estas preparanta en Ŝanhajo de Ĉinio la Monda Ekspozicio kun la
temo "Pli bela urbo, pli bona vivo". De la 1-a de majo
ĝis la 31-a de oktobro, 2010, okazos en Ŝanhajo la ekspozicion,
kiun partoprenos pli ol 70 milionoj da homfojoj el pli ol 200
landoj kaj internaciaj organizoj.
Ŝanhajo:
centono da urbcentro por la Monda Ekspozicio
La Ĝardeno de la Monda Ekspozicio
kun areo de 5.28 kvadrataj kilometroj okupas centonon de la urbcentro
de Ŝanhajo. Ĝi estas la plej granda en la historio de la Monda
Ekspozicio. Fakte, la gastiganto ne intencas krei novan rekordon,
tamen la tieaj loĝkvartaloj kaj industriaj distrikoj bezonas urĝan
rekonstruadon: pli ol 18 mil familioj tie havis ĉiun plankareon
de 30 kvadrataj metroj, precipe en kvartaloj de kabanetoj enpremiĝis
ofte kelkaj generacioj aŭ kelkaj familioj en unu domo. Kaj inter
loĝejoj troviĝas 272 fabrikoj pri ŝip-konstruado kaj maŝin-produktado,
el kiuj iuj jam havas historion de pli ol 100 jaroj. Tie troviĝas
ankaǔ poluaj entreprenoj ŝtala, kemi-industria kaj elektroprodukta.
La altaj fumtuboj, rigidaj gruoj kaj kadukaj domoj prezentas stagnecon
kaj maljunecon de la loko.
Ĉe la fino de februaro de 2007,
jam 18 mil familioj translokiĝis el la loko al du novkonstruitaj
loĝdistriktoj "Famila Ĝardeno de la Monda Ekspozicio",
ĉiu familio havas plankareon de 75 kvadrataj metroj; por la ĝardeno
oni malkonstruis loĝejojn kun totala plankareo de 1.1 milionoj
da kvadrataj metroj; 272 entreprenoj kaj oficejoj translokiĝis
el la loko, 50% de la areo de la ĝardeno estas destinitaj por
konstruoj de la Monda Ekspozicio; verdaj arboj anstataŭis la antaŭajn
kadukajn loĝdomojn kaj poluajn fabrikdomojn, tio multe esperigas
la urbanojn pri estonteco de la urbo.
"Jam
antaŭ malfermo de la Monda Ekspozicio, ni jam ĝuas ĝian frukton:
ni pasigis la novan jaron en nia nova domo," diris Zou Shufang,
56-jara translokiĝinto pro la ĝardeno.
Harmonieco altiras la tutan
mondon
Se
modernaj konstruaĵoj estas hardvara bazo de la ĝardeno, do la
temo estas ĝia spirito. Plene esprimi la temon estas ŝlosilo por
sukcesigi altnivelan ekspozicion. Protektado al intelekta proprieto
decidas, ĉu partoprenantoj volontos montri siajn altnivelajn produktaĵojn
en la ekspozicio, kio koncernas la nivelon kaj allogecon de la
ekspozicio.
La
temo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio estis decidita en la komenco
de 2007. Sub la ĉefa temo de "Urbo plibonigos la vivon"
oni respondos jenajn demandojn: Kia urbo plibonigos la vivon?
Kiaj vivkoncepto kaj praktikado plibonigos urbon?Kaj kia urb-disvolva
modelo plibonigos la mondon? La Ĉina Halo de la ekspozicio prezentos
ĉinan saĝon kun harmonio kiel kerno.
Depost publikigo de la "Regulo
pri la Signo de la Monda Ekspozicio" en la 1-a de decembro,
2004, Ĉinio fondis la Lokan Komitaton de la Monda Ekspozicio konsistantan
el 30 ministrioj kiel gvidan instancon de la ekspozicio kaj aprobis
en la komenco de la jaro 2007 la "Kompendion pri protektado
de intelekta proprieto de la Monda Ekspozicio en 2010". La
kompendio deklaris: "Tiuj, kiuj ne akiris permeson, estas
malpermesitaj sonregistri, foti, filmi kaj surloke dissendi ion
ajn pri la ekspozicion; la organizanto de la ekspozicio donos
ekspozician ateston al la eksponaĵoj por ke la partoprenantoj
havu privilegion en fabrikmark-registro por la novaj eksponaĵoj."
Ĝuu la ekspozicion kun la
internacia socio
Deklaris gvidanto de la Komitato
de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, ke depost 2006, la Ŝanhaja Buroo
de la Monda Ekspozicio 380 fojojn akceptis oficistojn aŭ reprezentantojn
de pli ol 50 landoj. Post varbado de ekspozicio-partoprenantoj,
de marto de 2006 ĝis junio de 2007, 157 landaj kaj internaciaj
organizoj konfirmis sian aliĝon la ekspozicio. Tiu nombro espereble
atingos 170 ĉi-jare.
Krom varbi suverenecajn landojn,
internaciajn organizojn kaj famajn entreprenojn ĉinajn kaj fremdlandajn,
la organizanto de la ekspozicio kunlabore kun la Homloĝada Buroo
de la Unuiĝintaj Nacioj, Internacia Ekspozicia Buroo kaj ĉina
koncernaj departementoj, projektis "la plej bonan praktikan
distrikton de urbo" kun areo de 10-12 hektaroj. Tiu distrikto
sekvos sukcesan ekzemplon en solvado de problemoj pri energio,
mediprotektado, trafikado, laborigo kaj setleja konstruo, por
montri novan ideon pri la urba disvolvado. Ĝis nun al tiu iniciato
pozitive reagis jam ĉ. 100 urboj.
Aliflanke,
la organizanto de la ekspozicio konas, ke la ekspozicio en 2010
estas la unuafoje okzonta en disvolviĝanta lando. Kompare kun
la landoj, kiuj jam gastigis, Ĉinio devas multe lerni, ĉar al
ĝi mankas sperto.
V.G.Loscertales, ĝenerala sekretario
de la Internacia Ekspozicia Buroo, diris: "La temo de la
ekspozicio 'Urbo, plibonigos la vivon', estas ankaŭ la celo de
urbekzistadoj." Li diris, ke la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
malfermos por la mondo fenestron de harmonia kunestado inter homoj,
homoj kaj fueloj, homaro kaj naturo.
|