La 20-an de aprilo publikiĝis projekto
de la ĉina aviad-halo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), kaj
en sekcio Puxi de la ekspoziciejo okazis la ceremonio por komenci
ĝian konstruadon. Kovrante kvar mil kvadratajn metrojn la ronda
halo aspektas kiel blanka nubo. La halo estos kune konstruita
de la Aviada Industria Kompanio de Ĉinio kaj la Ĉina Orienta Flugkompanio
per investo de 280 milionoj da juanoj.
En
la halo oni uzos naturan aeron kaj energio-ŝparan, mediprotektan,
sekuran kaj komfortan lumigan sistemon.
La halo estos konstruita marte 2010
kaj malfermita la 1-an de majo 2010.
|