Scienc-teknologio
kaj ekologio estas akcentataj de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME)
en 2010. En konstruado de la parko de ŜME oni uzas grandkvanton
da novaj sciencoj kaj teknologioj, novaj fueloj kaj novaj materialoj.
En diversaj konstruaĵoj enkorpiĝas scienc-teknologiaj kaj kulturaj
fruktoj eksponotaj dum ŜME. Ili montras novajn ideologiajn tendencojn
en la konstruado: fueloŝparado, mediprotektado, verdeco kaj harmonio.
Ĉina Pavilono, nova simbolo
de verdeco
La Ĉina Pavilono konsistas el la
nacia halo, loka halo kaj Hongkong-a kaj Makao-a halo. La nacia
halo kun leviĝanta firsto kaj elstaraj aleroj portas la nomon
“Orienta Ĉapelo”, kaj plastike enkorpigos la nacian spiriton kaj
ideon de Ĉinio; la lokaj haloj horizontale etendiĝas kaj reliefigas
la nacian halon per sia disvolva platformo. La nacia kaj lokaj
haloj harmonie kontrastas unu kun alia kaj kune evidentigas la
temon de la konstruaĵo. Post ŜME la Ĉina Pavilono restos kiel
konstruaĵo konservata.
En konstruo de la Ĉina Pavilono,
oni aplikis novajn teknologiojn por mediprotektado. Unue, la nacia
halo de la Ĉina Pavilono havas etaĝojn pli kaj pli larĝajn unu
super alia de la bazo al la supro, tiel ke en somero la supraj
etaĝoj povas ŝirmi la malsuprajn kontraŭ sunradioj, kaj tio tre
utilas al energi-ŝparo. La lokaj haloj havas vitrajn murojn por
la ekstera koridoro, tiel ke per pasiva energi-ŝpara teknologio
oni pavas garantii al la haloj varmon vintre kaj aerumadon somere;
kaj la ekologiaj agrikulturaj vidaĵoj sur la tegmentoj de la lokaj
haloj povas funkcii kiel efikaj varmo-izoliloj.
Due, en konstruo de la Ĉina Pavilono
oni faris multon en la arkitektura projekto por efektivigi ellaso-redukton
kaj energio-ŝparon pere de novaj teknologioj mediaj kaj energiaj,
ekz., ĉiuj ĝiaj dutavolaj vitroj estas energi-ŝparaj. Elektron
ŝparas ankaŭ la ekipaĵoj de glaciofarado en la Ĉina Pavilono.
La energi-ŝpara sistemo de la pavilono reduktos energi-konsumadon
je 25% kompare kun la ordinara.
Trie, en la projekto de la Ĉina
Pavilono oni plenplene konsideris pri energi-ŝparado kaj mediprotektado.
La konstruaĵo ne nur estas bone aerumata, sed al ĝi oni ankaŭ
uzas multajn sun-energiajn teknologiojn. En ĝiaj tegmentoj kaj
eksteraj muroj estas instalitaj sun-energiaj baterioj, dank' al
kiuj oni espereble realigos memprovizadon de elektro por prilumado
al la pavilono.
La sistemo de pluvakvo-kolektado
instalita sur la tegmentoj de la Ĉina Pavilono plenumos rotacian
utiligon de pluvakvo, per kiu oni akvumos verdaĵojn kaj purigos
stratojn. Sude de la lokaj haloj etendiĝas malgrandaj marĉoj artefaritaj,
kies mempurigiveco tre utilas al ekologia medio de la urbo.
|