|
Modelo de la Ĉina Pavilono |
Por ĉiuj Mondaj Ekspozicioj, la ekspona
halo de la gastiganta lando ĉiam estas alloga. La Ĉina Pavilono
de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) ne nur enkorpigos la nacian
spiriton kaj ideon de Ĉinio, sed ankaŭ estos grava parto de ŜME.
La Ĉina Pavilono konsistas el la nacia halo kun areo de 20 mil
kvadrataj metroj, la loka halo kun areo de 30 mil kvadrataj metroj
kaj la Hongkong-a kaj Makao-a halo kun areo de 3 mil kvadrataj
metroj.
|
La Ĉina Pavilono en konstruado |
La temo de la ĉina nacia halo estas
“Ĉina saĝeco en urba disvolvo”. Ĝia formo aspektas kiel antikva
ĉapelo, tial ĝi portas la nomon “Orienta Ĉapelo”. Ĉi tiu konstruaĵo
alta je 63 metroj havas densan koloron de la ĉina arkitekturo
kun leviĝanta firsto kaj elstaraj aleroj. La supro de la konstruaĵo
areas 140 m X 140 m, kaj la prilumaj ekipaĵoj estas funkciigitaj
per sunenergio.
|
Gardanto de la konstruejo |
En februaro kontinue pluvis en Ŝanhajo,
sed tio neniom malhelpis la konstruadon de la ĝardeno de ŜME.
En la konstruejo, mi vidis rudimenton de la Ĉina Pavilono. Respondeculo
de la konstruejo diris, ke la pavilono estis tegmentita en decembro
2008. Nun oni pripentras la murojn kaj eksteron. Antaŭ nelonge,
6 grandaj fritigaj ĉefmaŝinaroj estis sukcese instalitaj.
Por rapidigi la konstruadon, la laboristoj
alprenas triskipan sistemon, ke la konstruado ne haltu dum la
24 horoj. La tieaj laboristoj venis el diversaj lokoj de la tuta
lando. Zhu Huoshui el Anhui-provinco diris al mi, ke li jam laboris
ĉi tie almenaŭ unu jaron. Kaj tiu laboro en la ĝardeno multe ŝanĝis
lian familian vivon. “Tie mi gajnas ĉiutage 100 juanojn (ĉ. 7
juanoj egalas al unu usona dolaro) kaj mia edzino laboras en najbara
fabriko. Ni povas renkontiĝi en feriaj tagoj kaj enspezas nemalmulte
monate. Ĉi-jare ni konstruis por ni du-etaĝan domon per 50-60
mil juanoj en la hejmloko.” La pavilono estos finkonstrita septembre
de la kuranta jaro, tiam Zhu Huoshui kaj liaj kolegoj devos forlasi
la ĝardenon. Zhu Huoshui diris: “Pensante pri forlaso de la ĝardeno,
mi sentas grandan bedaŭron. Tamen mi ne forlasos Ŝanhajon, mi
jam enamiĝis al la urbo.”
En majo de 2010, ŜME prezentos al
la tutmondaj popoloj profundan enhavon de la temo “Bela Urbo,
Bela Vivo”. Nun la tieaj laboristoj, kia Zhu Huoshui, jam spertis
la vivŝanĝon alportitan de ŜME al ili.
|