Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 

Ŝanhaja Monda Ekspozicio: bonŝanco en financa krizo
---- Vizito al Kunordiga Buroo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME)

de YI JUN

Februare, kiam Ŝanhajo, ekonomia-komerca centro de Ĉinio, estis vualita de printempa nebula pluveto, mi kun miaj kolegoj el aliaj vehikloj de Ĉina Fremdlingva Buroo vizitis Kunordigan Buroon de Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) situantan en Pudong-distrikto, oriente de Huangpu-rivero.

La Kunordiga Buroo de ŜME troviĝas en la domo kun 13-etaĝoj, kie la laboro estas streĉa sed bonorda. S-ro Zhu Yonglei, vicprezidanto de la Kunordiga Buroo de ŜME, diris ke por gastigi la ekspozicion oni prezentis sloganon “sciencoj kaj tekniko, sekureco kaj simpleco”, kaj ĝuste pro tiu ideo la oficejo de la buroo sin lokas en tiu malnova transformita fabrikdomo. S-ro Zhu kaj s-ro Ji Lude, unu el projektintoj de la temo de ŜME, detale konigis al ni la preparajn laborojn de ŜME en 2010.

Pri difino de la temo de ŜME

“Urbo plibeligas la vivon” estas temo de ŜME en 2010. Koncerne tion, s-ro Ji Lude diris:“De la unua duono de 1999 ĝis la fino de 2000 la temo estis difinita. La temoj de la pasintaj Mondaj Ekspozicioj ĝenerale dividiĝas en 3 kategoriojn: la unua prezentas la homajn kapablojn por konkeri la naturon, ekz.“Ĉio komenciĝu de la Monda Ekspozicio”; la dua akcentas la homan harmonion, kia "Scienco kaj tekniko alvokas homecon", kaj la tria emfazas harmonion inter homaro kaj naturo. La temo de tiu ĉi ŜME ja apartenas al la tria kategorio. La urba disvolviĝo ja estas multe atentata de la publiko, ĉar ĝi havas striktan rilaton kun utiligo de la monda riĉfonto kaj natura medio.Urbo estas kristaliĝo de la homa civilizacio, kiu akcelas progreson de homa socio kaj plibonigas homan vivon. Konstruado de bela urbo povas esti modelo por la homa vivo. S-ro Ji konigis, ke multaj materialoj montras, ke pli kaj pli da popoloj prenas la Mondajn Ekspoziciojn kiel grandan manifestacion de “interkompreniĝo, interŝanĝo, kolektiĝo kaj kunlaboro”.

Menciante la temon de ŜME oni aŭdis ankaŭ kritikon el iuj, kiuj kontraŭas urbigon. S-ro Zhu Yonglei ne evitis tiun problemon kaj li diris: "Ni volas montri koncepton pri tuteco." Li opinias, ke la homoj kaj tero kune vivas en la organika sistemo kaj la urba disvolviĝo profundigas iliajn rilatojn ĝis nedisigebleco. “En ŜME per 'plej bona praktika kvartalo de urbo' ni prezentos, ke urbo povas alporti al la homaro belan vivon.”

Du brilaj punktoj de ŜME

Projekto de la praktika kvartalo en ŜME

Kiel unu el la brilaj punktoj de ŜME, la “plej bona praktika kvartalo de urbo” menciita de s-ro Zhu estas simula sinteza kvartalo kun multaj urbaj funkcioj kiaj loĝado, laboro, ripozo kaj trafiko. En la pli-ol-150-jara historio de la Mondaj Ekspozicioj urbo kiel sendependa programo estos unuafoje prezentita. En la kvartalo de ŜME aperos simula kvartalo, kie oni prezentos sintezan valoron inter daŭrigebla disvolviĝo, traktado de malpura akvo de urbo, sukcesa solvo de trafikaj problemoj kaj protektado kaj utiligado de historiaj objektoj."

La dua brila punkto de ŜME estas “surreta monda ekspozicio”. Dank’ al stereoskopa tekniko prezentiĝos programoj rilate al granda aktiveco, ekspozicio kaj simultana interkomunikado. Retumantoj povas rekte kaj skize koni la tutan eksponejon kun areo de 5.28 kvadrataj kilometroj. Dume la surreta monda ekspozicio faros "anticipan anoncon” al la retumantoj, “retrorigardon” al tiuj, kiuj iam vizitis la ekspozicion, kaj “brilan surlokan dissendon sur la reto” al la retumantoj, kiuj ne povas ĉeesti la surlokan.

Iuj opinias, ke la surreta monda ekspozicio eble reduktus enspezon de biletoj, sed s-ro Zhu Yonglei neniom maltrankvilas pri tio. Li diris:“Retejon havas ankaŭ Disney-kompanio, sed ĝi ne malhelpas la Disney-parkojn. La surreta monda ekspozicio ekzistas eterne. Antaŭe al la monda ekspozicio mankis taŭga propaganda maniero ligata kun modernaj amaskomunikiloj, do ĝia influo estis malpli granda ol tiu de la olimpikoj. Ĉar diferencas aktiveca formo inter la olimpikoj kaj la monda ekspozicio, kiu emfazas individuan senton, la interreto liveras al la monda ekspozicio bonan ŝancon. Ni povas servi al niaj ret-amikoj per facila kaj efika maniero.” El ilia mallonga klarigo ni jam povas vidi ilian memfidon por sukcesigi ŜME.

Bonŝanco en la financa krizo

Pri la influo de la monda financa krizo al ŜME s-ro Zhu diris: “En la 26-a de februaro ni okazigis gazetaran konferencon pri enirbiletoj de ŜME en Pekino kaj prezentis rilatajn informojn. Ĉiu enirbileto kostos 160 juanojn (1 euro = 9 juanoj) kaj ni antaŭvidas 70 milionojn da vizitantoj.” “Kvankam la financa krizo iagrade influas ekonomion kaj molajn fortojn de kulturo de diversaj landoj, tamen ili decidis ĉeesti ŜME. Nun jam 185 landoj kaj regionoj kaj 46 internaciaj organizoj sin anoncis por aliĝi al ŜME. Ni starigis fonduson kun 100 milionoj da usonaj dolaroj por disvolviĝantaj landoj, kiuj havas realan financan malfacilon por ĉeesti ŜME, nun oni jam monhelpis 120 landojn. Nun pli ol 40 landoj estas konstruantaj aŭ konstruontaj sian eksponejon.” S-ro Zhu diris: “Fakte ŜME donos memfidon ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al la tuta mondo .”

ŜME liveros komercajn ŝancojn al la entreprenoj de arkitekturo, ekspozicio, turismo, var-transporto kaj scienc-teknika invento de diversaj landoj. ŜME estos ankaŭ manifestacio de ekonomia kaj kultura fortoj de la ĉeestantaj landoj kaj donos impulson al la ekonomia, turisma kaj kultura disvolviĝo de la regionoj kaj la gastiganta lando.

S-ro Zhu Yonglei, vicprezidanto de la
Kunordiga Buroo de ŜME
S-ro Ji Lude, unu el projektantoj
de la temo de ŜME
Projektoj de kelkaj ekspoziciejoj
Eksponejo en konstruado