Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 

Ekkonstruiĝis fasado de la afrika pavilono de ŜME

Ceremonio por konstrui la fasadon

La 15-an de majo okazis la ceremonio por konstrui la fasadon de la afrika pavilono, framitan el pli ol dek mil ŝtalaj elementoj en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME). Arbo, dezerto, mevo, besto kaj konstruaĵo... tipaj afrikaj karakteraĵoj troviĝas sur la fasado.

Fasado kun afrikaj karakteraĵoj

Respondeculo por la afrika pavilono diris: "Pri la fasado ni multfoje petis opiniojn de la ĉefreprezentantoj de la afrikaj partoprenantaj landoj kaj diplomatoj de tiuj landoj al Ĉinio." Laǔ konigo, sur la fasado estas uzata avangarda teknologio de membrano senpolua, anti-ultraviola kaj malfacile senkolorigebla.

Efekta bildo de la afrika pavilono

Kun la areo de 26 mil kvadrataj metroj, la afrika pavilono estos la plej granda el la 11 ampleksaj pavilonoj de ŜME. Interne, la pavilono altos naǔ metrojn kaj ĉiu lando okupos proksimume 250 kvadratajn metrojn. 42 afrikaj landoj kaj la Afrika Unuiĝo, internacia organizo de Afriko, aranĝos ekspozicion en la pavilono.