Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 

Eksponaj haloj de ŜME (II)

Akso de ŜME, ligilo de diversaj haloj kaj parkoj

Dum la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, 2010, koridoro unu kilometron longa kaj 100 metrojn larĝa etendiĝos en la parko de la ekspozicio. Ĝi estas akso de la ekspozicio, la plej granda konstruaĵo en ŜME.

La akso estas duonmalfermita konstruaĵo. Ĝi konsistas el du etaĝoj subtere kaj unu etaĝo surtere kaj tegmento. Ene de ĝi estas belvidejo, ripozejoj, amuzejoj kaj komercaj terenoj. De tie oni povas facile iri al la Ĉina Pavilono, Tema Halaro de Pudong, Centro de ŜME, Prezenta Centro de ŜME kaj aliaj gravaj konstruaĵoj de la ekspozicio per subteraj trairejoj kaj pontaj platformoj. La akso ligiĝas ankaŭ kun la supertera promenejo trairanta la ekspozicion de Pudong. Ĝi funkcias ankaŭ kiel trafika nodo de la ekspozicio. De tie oni povas atingi ajnan lokon de la ekspozicio.

Ĝia arkitekturo enhavas multe da scienc-teknologiaj elementoj. Kiel ekzemple:

A.Verda subtera spaco

La tegmentoj de la akso de ŜME estas strukturitaj per malpeza aer-subtena membrano. Tie la plej rimarkindaj estas 6 grandaj konusformaj "Lumvaloj", dank' al kies specialaj formoj la naturaj lumoj kaj aero verŝiĝas sub la teron, kio estas utila kaj al bonkvalitigo de la tiea aero kaj al ŝparo de energio. Dum ŜME tie vidiĝos ankaŭ belaj plantaĵoj.

B. Aŭtomate reguligi la temperaturon de la domo Sub la granda publika koridoro oni instalis varmpumpilon el tuboj kun longeco de 700 km, per kiu oni klimatizas la domon per naturaj energioj. Ĉar la akso de ŜME proksimas al Huangpu-rivero, la akvo el la rivero povas esti kondukita tien por reguligi tiean temperaturon.

C. Kolekto kaj uitiligo de pluvakvo

La vazformaj vitraj muroj en ĉiu lumvalo estas utilaj ne nur al bona travidebleco, sed ankaŭ al facila kolekto de pluvakvo. Granda kvanto da pluvakvo estas konservita en la subtera kelo. Post plurfoja filtrado, la konservita akvo povas esti uzata ne nur por la koridoro mem, sed ankaŭ por irigacio kaj purigo en aliaj ekspoziciejoj.