Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 

Inaǔguriĝis ekspozicio pri ŜME kaj historio de la Monda Ekspozicio

La 5-an de julio, 300 tagojn antaŭ okazigo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) inaǔguriĝis en la Ĉefurba Muzeo, Pekino, ekspozicio "Iru en la Mondan Ekspozicion-ŜME en 2010 kaj la historio de la Monda Ekspozicio". La inaǔguron ĉeestis Wang Qishan, ĉina vicĉefministro kaj prezidanto de la organiza komitato de ŜME, Yu Zhengsheng, sekretario de la Kompartia Komitato de Ŝanhajo, vicprezidanto de la organiza komitato kaj prezidanto de la plenuma komitato de ŜME, kaj Vicente Loscertales, ĝenerala sekretario de la Internacia Ekspozicia Buroo.

La ekspozicio konsistas el kvar partoj: koncizo pri ŜME, rilatoj inter Ĉinio kaj la Monda Ekspozicio, pri la Internacia Ekspozicia Buroo kaj historio de la Monda Ekspozicio. Ĝi prezentas la plej novan progreson de la partoprenantoj de ŜME en la preparado de la ekspozicio kaj montras per modeloj de eksponaj haloj la plej brilajn punktojn de ŜME. La valoraj fotoj kaj objektoj konigas interesajn historiojn de la pasintaj Mondaj Ekspozicioj kaj la eksponaĵoj de mult-medioj enkorpigas vizitmanieron de ŜME.