Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 

Senbaraj instalaĵoj en ŜME

Senbara lifto rekonstruita

La 10-an de aǔgusto, koncerna respondeculo pri la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) malkaŝis, ke en urbovojoj, placoj, viaduktoj por piedirantoj, ofica areo kaj porkomercaj konstruaĵoj en la ĝardeno de ŜME funkcios 18 specoj da senbaraj instalaĵoj. Jam komenciĝis konstruado de senbara medio en la ĝardeno.

En "Akso de ŜME", Ĉina Pavilono, Tema Pavilono, Centro de ŜME kaj Prezenta Centro en la ĝardeno estos instalitaj senbaraj trairejoj, senbaraj liftoj, malaltaj fontanoj, senbaraj parkejoj, senbaraj inform-aparatoj laǔ koncernaj normoj. Por faciligi viziton de handikapuloj, la eksponaj haloj estos ekipitaj per elektronikaj inform-ekranoj, sur kiuj prezentiĝos ekspozicia enhavo per signolingvo kaj disaǔdigo.

Krome, senbaraj instalaĵoj estos unu el la gravaj enhavoj en la projektoj de fremdlandaj eksponaj haloj.